Ĉi tio estas la malnova versio de Komputeko. Ĝi restos uzebla dum iom da tempo. Iru al https://komputeko.net/ por uzi la novan version.
prikomputila terminokolekto

Fontindikoj

En Komputeko mi provas ĉiam aldoni minimume unu fontindikon ĉe tradukoj de terminoj. Ĉefe kiam malsamaj fontoj rekomendas alian tradukon, povas esti interese kompari inter ili.

Ĉefaj fontoj - Esperanto

Jen superrigardo kun mencio pri kiuj verkoj temas kaj kiom ofte fontindikoj aperas en Komputeko (februaro 2020).
Inter krampoj aperas la kvanto de fontoj por la alternativaj tradukoj.

1527 (+282) KL Komputada Leksikono Komputada Leksikono de Sergio Pokrovskij, rusa komputikisto, Esperanto-tradukisto, gramatikisto, terminologo kaj membro de la Akademio de Esperanto de 1995.
988 (+69) WP WordPress Glossary for Esperanto de Cindy McKee. Cindy en la komenco de la projekto multe helpis min.
858 (+87) OOo OpenOffice.org OpenOffice.org-labordosiero kaj konkludoj de diskutoj en dissendolistoj kaj dum la kunveno de la tradukskipo en Cambridge. Elŝuti la labordosieron (XLS-dosiero).
801 (+88) TV Teknika Vortaro Teknika Vortaro angla - pola - Esperanto de Jerzy Wałaszek. Kopio de la vortaro estas havebla en la Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko de Eventoj.
785 (+132) CB Christian Bertin Christian Bertin Computer Dictionary, malneta eldono de komputila terminaro de Christian Bertin, eldonita de la redaktoro. Estas tre interesa fonto por kompari, ĉar la verko datas de la jaro 1985. Post aldonado, Yves konkludis ke multaj tradukoj kiujn proponas la terminaro hodiaŭ ankoraŭ estas uzataj.
548 (+56) AT Aleksey Timin Aleksey Timin inter 2013 kaj 2015 precipe helpis min aldoni mankantajn vortetojn de Komputada Leksikono.
355 (+144) MLT Maŭro La Torre Maŭro La Torre, iama membro de la Akademio de Esperanto. Li bedaŭrinde mortis en la jaro 2010.
341 (+45) RV Reta Vortaro Reta Vortaro, la terminoj de la fako Komputiko. Mi en Komputeko ligas ĉe la fontoj al Simpla Vortaro, interfaco por la difinoj de ReVo.
218 (+44) PIV PIV 2002 Plena Ilustrita Vortaro, eldono 2002
288 (+41) KDE KDE-laborvortaro Mi aldonis la laborvortaron el 2007 de la tradukskipo de KDE al Komputeko
117 (+29) LVV Lode Van de Velde Lode Van de Velde atente provlegis la tutan Komputekon kaj donis multajn valorajn konsilojn. Li ankaŭ helpis traduki pli malfacilajn terminojn.
109 (+10) TG Telegramo Robin van der Vliet gvidas la traduklaboron. Mi helpas kaj provas aldoni ĉiujn elektojn de la tradukskipo al Komputeko.
101 (+16) VP Vikipedio Ankaŭ la reta enciklopedio Vikipedio ludas rolon en Komputeko.
107 (+32) DR Drupalo Mi provlegis la tradukon de la enhav-mastruma sistemo Drupalo kaj aldonis kelkajn interesajn terminojn al Komputeko
74 (+25) EGE Edmund Grimley Evans Edmund Grimley Evans, revizianto de la parto komputiko de PIV2002.
96 (+18) KLI Bill Walker Komputila Vortlisto de Bill Walker
84 (+4) FB Facebook Mi aliĝis al la tradukteamo de Facebook. Tradukante, mi foje trovis vorton kiu mankis en Komputeko.
71 (+15) BW Bertilo Wennergren Bertilo Wennergren, membro de la Akademio de Esperanto, konsilis min pri kelkaj tre malfacilaj kazoj.
66 (+16) FEL Paul Peeraerts Interreta vortareto de Paul Peeraerts
63 (+25) PT Plena Pekoteko Mi traserĉis la tri volumnojn de la Plena Pekoteko, sed bedaŭrinde ne trovis multajn vortojn kiujn oni nuntempe uzas rilate komputiko.
56 (+1) E@I Edukado@Interreto Edukado@Interreto
45 (+5) PB Peter Beson Comprehensive English-Esperanto Dictionary de Peter Beson, eldonita en 1995.
40 (+19) FF Firefox Mi provlegis la labordosieron de la Firefox-tradukskipo kaj farante tion aldonis kelkajn terminojn al Komputeko.
40 (+19) AM Amikumu Mi provlegis la apon Amikumu kaj farante tion aldonis kelkajn terminojn al Komputeko. Ankaŭ ĉiuj eroj kiujn mi aldonis dank' al Chuck Smith aperas sub tiu ĉi fonto.
23 (+6) PDS Petro Desmet' Petro Desmet estas aŭtoro de grava vortaro nederlanda-Esperanto.
22 (+4) AW Abiword AbiWord estas libera kaj malfermitkoda tekstprilaborilo kreita de SourceGear Corporation
20 (+4) IP ipernity Mi iam estis membro de la tradukteamo de ipernity kaj tiam aldonis kelkajn vortojn al Komputeko.
15 (+1) RH Roel Haverman Roel Haverman, Tekstoj.nl

Malgarantio

Ĉiujn terminojn kaj fontindikojn mi (Yves Nevelsteen) mane aldonis al la Komputeko-datumbazo. Mi ne povas doni garantion pri la fontoj. Se vi volas esti certa, indas ĉiam kontroli en la verko mem.

Ne ekzistas aŭtomata ligo inter Komputeko kaj la fontindikoj. Se intertempe la aŭtoro de verko ŝanĝis tradukon, ne ĉiam mi povas scii pri tio.

Ne hezitu sciigi min pri eventualaj eraroj.
Ĝidatigo de tiu ĉi paĝo: februaro 2020