Vindozo kaj Esperanto

Ĉapelitaj literoj

Dum multaj jaroj, la plej populara vindoza programo por tajpi ĉapelitajn literojn estis Ek, implementita de Jurij Finkel. Ek estas programo kiu permesas tajpi Esperantajn ĉapelitajn literojn en ĉiuj vindozaj programoj, ĝuste subtenantaj Unikodon (kiel Word, Outlook, Internet Explorer, Mozilla kaj aliaj), kaj eventuale en aliaj programoj, permesantaj enmeton en signaro Latina-3. Ek estas elŝutebla de la retejo de Jurij Finkel.

Multaj homoj raportis al mi ke Ek ne bone funkcias sub Vindozo 10. Tial mi ekde Vindozo versio 7 rekomendas la programeton Tajpi de Thomas James.

Alia alternativo estas XK. Temas pri facilega programo por Vindozo (7, 8.1 kaj 10) por ebligi la simplan tajpadon de Esperanto. Ĝi bezonas nek instalon nek agordojn, simple lanĉu la programon kaj tiam tuj eblas tajpi cx gx hx jx sx vx. Pli da informoj pri XK.

Se krom Esperantaj literoj vi ofte uzas literojn kiel é ž à ō û ø, indas elprovi la programon Wincompose. Por regule kaj rapide tajpi tekston en Esperanto, la klavkombinoj laŭ mi estas malpli praktikaj ol per Tajpi. Ekz: alt+^+c por ĉ.

Ekzistas ankaŭ pagenda programeto por ĉapelitaj literoj, TypeIt. Mi mem ankoraŭ ne provis ĝin, sed oni sciigis min ke indas aĉeti ĝin, precipe se vi regule volas ŝalti inter pluraj klavararanĝoj.

La klavarofasono Kanada plurlingva norma estas klavarofasono, kiu ebligas relative facile aperigi (per kombinoj de unu ĝis tri aliaj klavoj) ankaŭ la supersignajn literojn de Esperanto. Oni povas premi la unuan klavon dekstre de P kaj poste premu c/g/h/j/s por ĉ/ĝ/ĥ/ĵ/ŝ. Oni povas premi, samtempe kun DEKSTRA-REG kaj DEKSTRA-MAJ, la trian klavon dekstre de L kaj poste premu u por ŭ.

Aliaj programetoj pri kiuj mi legis, sed kiujn mi ankoraŭ ne testis: