Linukso kaj Esperanto

Microsoft kaj Apple ne disponigas operaciumon en Esperanto. Se vi volas komputilon kun Esperanta interfaco, vi instalu Linukson. Ubuntu, LinuxMint, Debian, Bodhi, kaj kelkaj aliaj Linuksoj (sed ne ĉiuj) provizas operaciumon kaj kelkajn programojn en Esperanto. Oni bezonas uzi taŭgan fenestran sistemon (KDE, Cinnamon, Gnome aŭ Enlightenment), kaj tia fenestra sistemo venas kun la menciitaj Linuksoj.

En la retejo de la Nov-Zelanda Esperanto-Asocio vi trovos ĉiujn informojn pri kiel instali esperantlingvan komputilon.

Ĉapelitaj literoj

Por bone uzi Esperanton en Linukso, necesas iom da agordado de la sistemo. Ekzemple necesas, ke la sistemo uzu unikodan lokaĵaron. Pluraj Linuksaj distribuoj (precipe tiaj, kiuj baziĝas sur “Debian”, ekz. “Ubuntu” kaj “Kubuntu”) nuntempe jam enhavas pretan Esperantan klavararanĝon. Se vi instalis ĉiujn bezonatajn pakaĵojn por Esperanta lingvosubteno, tiam tiu klavararanĝo jam devas esti elektebla. En la retejo de Bertilo Wennergren vi trovos detalajn informojn pri pluraj distribuoj de Linukso.

Aliaj programetoj pri kiuj mi legis, sed kiujn mi ankoraŭ ne testis: