Ĉi tio estas la malnova versio de Komputeko. Ĝi restos uzebla dum iom da tempo. Iru al https://komputeko.net/ por uzi la novan version.

Komputeko-libreto

Unua eldono

Dum la Ĵurnalista Kongreso en Vilnius en 2008 prezentiĝis la unua Komputeko-libreto. Ĝi enhavis 7500 tradukojn de usonanglaj prikomputilaj vortoj al Esperanto.

Mauro La Torre, siatempa membro de la Akademio de Esperanto, estis la ĉefa provleginto de la unua eldono. Cetere multe helpis Cindy McKee (ĉefa lingva konsilanto), Bertilo Wennergren (lingva konsilanto pri malfacilaj kazoj), Paul Peeraerts (provleginto) kaj Lode Van de Velde (provleginto).

Eldonejo Espero, Partizánske, 2008, formato A5, 92 paĝoj, ISBN 978-80-969533-9-4. Elŝuti eldonon 2008 (pdf).

Dua eldono

Dua eldono de la Komputeko-libreto aperis kaj estis prezentita dum Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA en aprilo 2012. Temas pri verko kun 7800 kapvortoj kaj pli ol 500 aldonoj kaj modifoj. En ĝi aperas ankaŭ bildvortareto kaj listo kun plej ofte uzataj prikomputilaj vortoj en pluraj lingvoj.

Edmund Grimley Evans, akademiano kaj revizianto por la fako "komputiko" de la eldono 2002 de Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, multe komentis pri la unua eldono kaj helpis tiel plibonigi la duan eldonon.

Marek Blahuš interalie helpis pri kreado de la listo de plej uzataj prikomputilaj vortoj.

Eldonejo Espero, Partizánske, 2012, formato A5, 124 paĝoj, ISBN 978-80-89366-14-9 Elŝuti eldonon 2012 (pdf).




Kie aĉeti la verkon?

Paperan eldonon de la libreto eblas aĉeti en la libroservo de UEA, en la retbutiko de FEL aŭ ĉe la eldonisto, Eldonejo Espero.

Kial papera versio?

Kiam mi en 2007 komencis la projekton Komputeko, la unua celo estis krei retejon, ne libron. Kiam Komputeko iĝis iom sukcesa, tamen pli kaj pli da homoj petis de mi krei paperan version.

La unua ideo estis krei libreton por faciligi la provlegadon. Interalie Paul Peeraerts kaj Lode Van de Velde tiel provlegis la unuajn versiojn.

Peter Baláž de E@I kontaktis min por krei profesie eldonitan Komputeko-libreton. Mi iom hezitis ĉu vere krei 500 ekzemplerojn de tia verko pri fakterminoj, sed konvinkis min jenaj argumentoj:

  • multaj esperantistoj daŭre preferas librojn al retejo; ili volonte aĉetas precipe vortarojn
  • Kiki Tytgat diris al mi: "per traduko de Shakespeare vi ne konvinkos fakulojn pri tio ke Esperanto estas moderna, funkcianta lingvo. Per viaj Komputeko-libretoj eble jes ja."
  • nur surpaperajn verkojn oni konservas en bibliotekojn. Tial tre gravas ankaŭ eldoni ĝin.
  • per aĉeto de libroj, esperantistoj povas subteni la agadon de E@I.
  • rapide estis 250 antaŭmendoj, do ekzistis klara merkato por la verko.