Ĉi tio estas la malnova versio de Komputeko. Ĝi restos uzebla dum iom da tempo. Iru al https://komputeko.net/ por uzi la novan version.

Elŝutejo

Libretoj

Eldonejo Espero, Partizánske, 2008, formato A5, 92 paĝoj. Elŝuti eldonon 2008 (pdf).

Eldonejo Espero, Partizánske, 2012, formato A5, 124 paĝoj. Elŝuti eldonon 2012 (pdf).

Eksterreta versio

Listo usonangla-Esperanto por eksterreta uzado (PDF, versio de novembro 2018).

Oftaj vortoj

Jen listoj de oftaj prikomputilaj vortoj en kelkaj lingvoj (PDF, versio de marto 2018): Per la reta programo Memrise vi povas ekzerci la plej ofte uzatajn prikomputilajn vortojn.

Libreoffice

LibreOffice estas libera oficeja programaro kiu donas al vi ses utilajn aplikaĵojn por ĉiuj viaj bezonoj por verki kaj redakti dokumentojn: Writer, Calc, Impress, Draw, Math kaj Base.

LibreOffice estas havebla en Esperanto. La traduklaboro estas grandparte farita de la tradukskipo sub gvidado de Tim Morley. Vi povas legi pri tio en Libera Folio.

Ekzistas por LibreOffice kelkaj kromprogramoj esplorindaj, kiel literumilo.

Firefox

Firefox ekzistas en Esperanto. Vi povas ĉu rekte elŝuti ĝin en Esperanto, ĉu instali lingvan pakon.

Por tajpi ĉapelitajn literojn en Firefox, eblas uzi la aldonaĵon abcTajpu.

Aldoni Komputekon al la serĉbreto de Firefox.

WordPress

La enhavmastruma sistemo Wordpress.org estas havebla en Esperanto. Vi povas elŝuti kaj ekuzi la plenan Esperantan WordPress-paketon en tiu ĉi retejo

Skrablo

Skrablo estas krucvortludo por du ĝis kvar personoj. Per tegoletoj reprezentantaj literojn de diversaj valoroj estas farataj sur la tabulo vortoj, kiuj estas interligendaj kiel ĉe krucvortenigmo. Estas atingenda kiom eble tiom multaj poentoj pere de lerta eluzado kaj kombinado de la litervaloroj kaj la premitabuleroj.

En la retejo de la ludo vi trovos la kvantojn kaj valorojn de la tegoletoj por ludi skrablon en Esperanto. Eblas ludi ĝin en la retejo mem.

Se vi volas ludi esperantlingvan skrablon eksterrete, vi povas elŝuti folion en datumformo Microsoft Word/OpenOffice Writer. Nur necesas presi la folion kaj eltondi la literojn. Eventuale vi povas plastigi la folion antaŭ ol vi la literojn eltondas.