Ĉi tio estas la malnova versio de Komputeko. Ĝi restos uzebla dum iom da tempo. Iru al https://komputeko.net/ por uzi la novan version.

Android kaj Esperanto

Klavaro

Mi forte rekomendas SwiftKey. Subteno por Esperanto ekzistas ekde septembro 2016 kaj uzantoj pri ĝi entuziasmas. Estas pluraj klaraj avantaĝoj:
  • Ĝi funkcias per la plurlingva eniga sistemo de Swiftkey. Ne plu necesas ŝalti inter pluraj klavararanĝoj.
  • Ĝi proponas vortojn por povi pli rapide tajpi. Se ekzemple vi tajpas "cirkau", per tuŝeto vi povas ŝanĝi tion al "ĉirkaŭ".
  • Ĝi enhavas logikajn vortkombinojn. Se ekzemple vi tajpas "mi ne", aŭtomate SwiftKey proponas la vortetojn "estas", "scias" kaj "povas". Tio ege plirapidigas la tajpadon!
Jen kelkaj Ekrankopioj. Elŝuti ĝin eblas sur la Google Play-paĝo.

Interesa alternativo estas Google Keyboard. Google Play-paĝo.

La Nov-Zelanda Esperanto Asocio rekomendas elŝuti la aplikaĵon AnySoftKeyboard kaj ties Esperanto-lingvan pakaĵon.

Vortaroj

E@I kreis retejon kun la datumoj de la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. La retejo estas tre bone uzebla en tabulkomputiloj kaj poŝkomputiloj. Ĝi tamen estas alirebla nur rete. La retejo de la reta PIV.

PreVo - portebla versio de la Reta Vortaro (vortaro de Esperanto) estas elŝutebla en Google Play. Ĝi ne bezonas konekton al la interreto, estas rapide serĉebla kaj inkluzivas tradukojn al multaj lingvoj.

Alternativo por PreVo estas la Praktika Vortaro de Dušan Juretić. Ekde februaro 2019 eblas ekde serĉrezulta paĝo malfermi retumilon por serĉi vorton en PIV kaj... Komputeko!

Lerniloj

Duolingo, unu el la plej famaj kursoj por lerni Esperanton, estas ankaŭ havebla por iOS. Atentu: kvankam la Android-aplikaĵo estas bonege farita, la reta versio de Duolingo estas pli "riĉa", je ĝi vi trovos pli da klarigoj. Google Play-paĝo.

Speak and Learn estas aplikaĵo per kiu vi povas facile trovi liston de plej oftaj frazoj laŭ situacioj. Ne nur utilas por Esperanto!
Retejo de la projekto Speak and Learn. Google Play-paĝo.